Map Graph

Skryje (Dukovany)

Skryje estas pereinta vilaĝo, hodiaŭ parto de municipo Dukovany kiel unu el ties bazaj sidejunuoj. Skryje estas unuafoje menciata en la jaro 1502, ĝi pereis en la jaro 1980 pro konstruado de nuklea elektrejo Dukovany. Ties katastra teritorio Skryje nad Jihlavou estis alligita al Dukovany. La pereintan vilaĝon rememorigas en ties loko nur monumento al viktimoj de la unua mondmilito kaj kapelo.

Read article
Dosiero:Chapel_in_Skryje,_Třebíč_District.JPGDosiero:Reliefkarte_Tschechien.png